Tuesday, March 27, 2007

Nin estas miliono?

Dum UK en Vilnius mi konatigxis kun pola esperantisto kies kelkaj pensoj rememorigxas temp al temp. Nome, li diris, ke neniam respondas al jenaj demandoj: kiom da esperantistoj ekzistas kaj kiom da tempo oni bezonas por ellerni esperanton? Laux lia logiko ne eblas kalkuli kiom da sxakoludantoj estas en la mondo. Tamen UEA faras statistikon kaj gxi montras reduktigxon ne nur en Euxropo. Almenaux paroli pri milionoj kiel faras kelkaj fanfaronemuloj estas ridinda blufo. Gxenerale, statistiko kalkulas nur kotizopagantojn kaj tio ne montras veran lingvokonon. Min interesas kial eldonkvanto de la plej bonaj revuoj en Esperantujo ne superas pli ol 600 ekzempleroj. Cxiam oni povas aserti, ke gravas ne kvanto sed kvalito. Entute, esperantistoj ofte estas individualistoj kaj ne sentas nepre deziron ie membrigxi. Tio eble kauxzas ankaux indiferencon al laborplanoj kaj raportoj. Gravas, ke ni povu diferencigi esencan kaj malesencan.

Monday, March 26, 2007

Injekto de optimismo

Kutime esperantistaj kunvenoj plenumas almenaux unu taskon- ili injektas optimismon al la partoprenintoj. Ni mem devas tempo al tempo konvinkigxi, ke nia laboro ne estas vana. En demokratio hezitado ne estas peko. Esperanton ne eblas altrudi kiel religiajn dogmojn. Ni devas eltrovi homojn al kiuj justeco kaj neutraleco en la lingvobara mondo ne estas bagatelajxo. Nuntempe altaj idealoj deficitas, sed eliro povas esti utiligado de esperanto. Utiligado de interreto kauxzis siatempe kvazaux revolucion. Gravas, ke dum kunvenoj partoprenantoj estas bonhumoraj kaj optimismaj, gxuste kiel dum Jarkunveno de EAE.

Wednesday, March 21, 2007

progreso kaj malprogreso

Ni vivas dum atentinda erao komencis oni iam ekprelegante. Por cxiu generacio estas sia tempo grava kaj atnentinda. Al kelkaj sxajnas sxangxigxoj tro rapidaj kaj ili devas strecxi por ne postresti, aliaj gxuas rapidan vivotempon kvazaux fisxoj en akvo. Historie estas sciata, ke jam en mezepoko pli agxaj plendis, ke junularo ne suficxe respektas tradiciojn kaj sxangxigxoj estas tro rapidaj. Prudente estas kompreni ambauxajn vidpunktojn. Kiu ne estas junece poeto-ribelemulo vivas sensence, sed kiu maljunece restas ribelemulo same kondutas strange. En socio kaj same en societoj devus regi ekvilibro. En nia malgranda esperantosocieto bedauxrinde mankas ekvilibra kontrauxpezo al maljuneca konservismo kaj pesimismo. Meza agxo de nia membraro konstante pligrandigxas. Fresa sango estas ege bezonata, kontrauxe agonio ne estas malproksime. Cetere, kiom da ekzemploj estas sciata, kiam gefiloj de esperantistoj esperantigxas? Se ni ne sukcesas konvinki niajn infanojn, estas naive kredi, ke aliaj komprenas nin pli bone.