Saturday, January 6, 2007

REVELA ESPERANTISTA GRUPO (REG)

La unua E-societo en Estonio en Tallinn (Revel) estis fondita la 13-an de julio 1907 fare de 23 e-istoj. REG eldonis la unuan estonan E-bultenon, hektografitan "Eldonajxo" (1907), presitan Estlanda Esperantisto (1908). Okazis cxiumonataj kunvenoj, lingvokursoj, teovesperoj kaj festvesperoj.
Do, ni havas cxijare gravan jubileon de organizita E-movado en nia lando. Celebrado de jubileoj nepre donas favoran eblecon konatigi kaj reklami Esperanton al la vasta publiko. Kiamaniere tion fari? Cxiuj ideoj estas bonvenaj. Unu ebleco estas konferenctipa kunveno aux simple solena kunsido. Dum cxijara Jarkunveno (kutime en la fino de marto) ni devas diskuti pri tio kaj komenci kun antauxpreparoj.

Tõnu Hirsik

1 comment:

Unknown said...

Karaj en REG
Gratulon por via 100 jarigxo de la Movado en Estonio. Esperanto estu vastigita inter junuloj, kiuj rigardas tra la mondo. Ili interesigxas pri blogo en interreto. Blogo estas lernejo de Esperanto-lingvo.