Saturday, January 27, 2007

finvenkismo aux rauxmismo?

Ambaux ismoj estas laux mia opinio strangaj kaj vanaj. Finvenkistoj estas iomete pli placxaj en sia naiveco. Rauxmistoj sxajnas sektanoj ecx ene de Esperantujo. Do, kiu estas mi mem? Mi ne havas inklinon al religiemo, pro tio kelkfoje mi miras pri mi mem. Eble mi hazarde partopenas en iu eksperimento? Klara estas nur tio, ke mi amas esperanton kaj tio estas la plej grava argimento.

Wednesday, January 24, 2007

Novaj perspektivoj

Nuntempe ni povas gxui liberecon pli ol iam antauxe dum historio. Almenaux en nia mondparto demokratio estas memkomprenebla kaj normala afero.Kelkaj profetas, ke baldaux rekta demokratio povos anstatauxi tiel nomitan representan demokration.Multaj organizoj versxajne jam uzas tion. Teknologiaj eblecoj kiel interreto pligrandigas egalecon tutmonde.Tutmondigxo havas ankaux negativajn aspektojn, sed por esperanto gxi donas novan perspektivon. Ni estas anime liberaj, sed multaj el ni volus esti same finance pli liberaj. Felicxe la mono ne decidas cxion. Nia antauxa prezidento L. Meri iam diris, ke "Ek de la momento kiam vi ekdormos, estas tute egale, cxu vi estas en palaco aux en tendo". Tamen, diferenco evidentigxas vekigxante... . Samtempe, milionulo kaj almozulo trinkas la samkvalitan coca-colan kaj ambaux estas kontentaj.

Tuesday, January 23, 2007

Memoro

Cxio estas efemera kaj pasema, iam cxio farigxos memoro. Estas bone, se nin kaj niatempajn eventojn postrestas fotoj kaj dokumentoj por la memoro, por la historio, por niaj posteuloj. Kvankam nia arkivo fakte ne funkcias, ni devus tamen konservi diversajn esperantajxojn por estonteco. Kelkfoje parencoj de iamaj esperantistoj simple forjxetas cxion kvazaux superfluan.Mi alvokas vin informi nin pri similaj okazoj. Antaux kelkaj jaroj unu nia samideano forvendis tutan sian bibliotekon eksterlanden. Li volis vendi al nia asocio 1,5 metroj da E-revuoj, sed bedauxrinde tiatempe mankis inter ni deziranto. Ni ne rajtas preterdormi similajn okazojn. Cxio estas konservenda.Kiu ne memoras pasintecon, ne havas estonton.

Thursday, January 11, 2007

Jarkunveno de EAE

Jarkunveno de EAE okazos la 24-an de marto 2007 en Tallinna Instruista Domo je 11.00.Tagordo estas tradicia: raportoj de estraranoj kaj lokaj aktivuloj, diskuto pri nova laborplano kaj elektoj de nova estraro. Invititaj estas cxiuj esperantistoj. Bonvenon!

Jarkunvenoj estas tempo kiam ni povas fari konkludojn kaj plani estontan agadon. Des pli da partoprenantoj des pli da ideoj. Ni tre bezonas fresxajn opiniojn. Kiel sciate nia movado krizas kaj grizas. Parte kulpas pri tio nepre estraro de EAE. Nun estas tempo trovi novajn aktivulojn.Mi mem ne planas plu kanditatigxi. Mi volas kontribui estontece kiel simpla membro de la asocio. Ni bezonus gvidanton, kiu havas sperton trovi al nia neprofitdona organizajxo financan subtenon. Ni scias, ke EAE estis fondita en universitata urbo Tartu en1922. Dum pasintaj jardekoj tartuanoj donis konsiderindan kontribuon al nia movado. tartuanoj. Laux mia opinio inter tartuanoj trovigxas bonaj kandidatoj.

Saturday, January 6, 2007

Pasintvintra renkontigxo de finnaj svedaj kaj estonaj aktivuloj en Kimito (Finnlando)

REVELA ESPERANTISTA GRUPO (REG)

La unua E-societo en Estonio en Tallinn (Revel) estis fondita la 13-an de julio 1907 fare de 23 e-istoj. REG eldonis la unuan estonan E-bultenon, hektografitan "Eldonajxo" (1907), presitan Estlanda Esperantisto (1908). Okazis cxiumonataj kunvenoj, lingvokursoj, teovesperoj kaj festvesperoj.
Do, ni havas cxijare gravan jubileon de organizita E-movado en nia lando. Celebrado de jubileoj nepre donas favoran eblecon konatigi kaj reklami Esperanton al la vasta publiko. Kiamaniere tion fari? Cxiuj ideoj estas bonvenaj. Unu ebleco estas konferenctipa kunveno aux simple solena kunsido. Dum cxijara Jarkunveno (kutime en la fino de marto) ni devas diskuti pri tio kaj komenci kun antauxpreparoj.

Tõnu Hirsik

Thursday, January 4, 2007

Bonvenon!

"Estona Esperanto-movado havas centjaran historion, kiun kreis tri generacioj de esperantistoj. Iuj el ili verkis lernolibrojn, kreis literaturon, organizis kaj instrius, pli multaj uzadis la lingvon praktike, korespondadis, vojagxis aux kongresis. Ili cxiuj estis gravaj por la movado. Iuj dedicxis por la afero tutan sian aktivan vivon, instigis aliajn kaj vivtenis la ideon de internacia lingvo en komplikaj kaj malfacilaj kondicxoj, aliaj lacigxis post pli aux malpli longa vojo al la celo." skribas nia Jaan Ojalo en la enkonduko de Enciklopedio pri la Estona Esperanto -Movado.

Ni, la kvara kaj kvina generacioj de esperantistoj, ne havas rajton lacigxi... . Dum lastaj jaroj nia movado preskaux ne movas. Oni povas diri, ke ekzistas objektivaj kaj subjekivaj kauxzoj. Niaj fortoj estas malgrandaj ktp. Nun, en interreta erao, ni devas adapdigxi kun regantaj kondicxoj kaj aktive ekuzi ilin. Niaj Esperantistoj devus pli aktivi partopreni kunlaboron, proponi novajn ideojn kaj labori por nia komuna afero. Se mia blogo povas iomete helpi tion mi estos tre felicxa.

Tõnu Hirsik