Saturday, February 24, 2007

nova estas forgesita malnova

Informado pri esperanto devus esti grava parto de nia agado. Mi havis kelkajn planojn okaze de la Tago de gepatra lingvo je 21-an de februaro, sed mi ne plenumis ilin. Nome, mi elprintis diverslingvajn sloganojn el la hejmpagxo de UEA kaj volis pendigi ilin en kelkaj publikaj lokoj. Poste mi rezignis, cxar laux mia opinio ili estis unue tro amatorecaj kaj due mi mem ne volis konduti kiel atestanto de Jehova. Se la ideo mem estas bona, sed aliaj ne komprenas tion, versxajne io estas fusxa. Ofte ni mem kulpas , ke niaj aferoj ne progresas. Blufado kaj mensogado nin ne helpas. Niaj argumentoj estas memkompreneblaj kaj klaraj nur por ni mem. Por ke estontece esti pli sukcesa pri informado ni devus kelkfoje konsultadi profesiulojn. Multajn ideojn oni devas "reinventi".Mi rekomendas tralegi principojn de Frostfallen de Ivo Lapenna.

Tuesday, February 13, 2007

teknika lingvo

Acxetante novan teknikajxon oni ricevas multlingvan libron pri la instrukcio. Kutime lokaj legxoj postulas, ke almenaux mallonga instrukcio estu gepatralingva. Grandaj lingvoj havas ankaux cxi tie vole-nevole avantagxon kaj tio estas gxenerale komprenebla kaj neniu protestas. Kelkajn aspektojn de lingvouzado eblas ordigi per legxoj, sed ofte ili sxajnas strangaj. Cxu iam venos tempo kiam oni povas legi esperantlinvan instrukcion pri teknikajxoj? Bedauxrinde nia amatora lingvokomunumo ne havas fortojn por tio, des pli, ke fakte teknika literaturo en esperanto preskaux mankas. Duono de diversaj esperantoeldonajxoj estas pri esperanto mem. Kvankam dum jardekoj E- revuoj cxiunumere raportas pri lingvokursoj en la vasta mondo, membraro de E- organizoj reduktigxas. Raporto pri mizera librovendado de UEA montras al ni la veran konjunkturon. Esperanto ne devas konkuri kun volapuko, sed kun cxiuj uzataj lingvoj samtempe. Antaux nelonge niaj juristoj proponis legxoprojekton, ke cxiuj hejmpagxoj de firmaoj registritaj en Estonio, devas komence aperi por vizitantoj estonlingve. Felicxe ili baldaux komprenis, ke tio estas stultajxo kaj povas nur malhelpi konkurencajn kondicxojn de nialandaj firmaoj kiuj esperas ricevi eksterlandajn mendojn.

Friday, February 9, 2007

kio malhelpas nin?

Min kelkfoje mirigas prospero kaj bonfarto de diversaj religiaj sektoj. Kompare kun ili Esperantaj organizoj estas preskaux senhejmuloj. Kiamaniere ili sukcesas varbi al si adeptojn? Kion ili liveras kaj promesas al siaj membroj? Sxajnas, ke kondolenca servo kaj kuragxiga terapio kontraux homaj timoj funkcias kiel bonega komerca ideo dum jarmiloj. Nia klarigo kaj argumentado por esperanto ne aspektas apetita. Por multaj lingvan problemon simple ne ekzistas aux gxi estas nur provizora. Kelkaj kredas, ke evoluo de teknologio baldaux solvos la problemon. Ekzistas ecx tiuj, kiuj principe ne volas egalecon. Mi opinias, ke por esperanto pli bonaj tempoj ne estas pasintaj, sed venos kiam kontrauxdiroj inter grandaj lingvoj akrigxos. En nuntempa mondo malgrandaj lingvoj kiel la estona kaj multaj aliaj devas konkuri malegale kun grandaj lingcvoj. Iam ankaux multmilionaj popoloj eksentos ekzistadajn timojn kaj tiam la tempo por internacia lingvo povos esti aktuala.

Sunday, February 4, 2007

por kio organizo?

Kelkaj eble pensas, cxu ni entute bezonas Esperanto organizojn. Por multaj esperanto estas nur nobla hobio kaj ili ne sxatas nek kongresojn nek kunvenojn. Ofte tio estas ecx komprenebla kaj pardonebla, cxar homoj maljunigxas, malsanas, malricxas ktp. Esperanto estis kreita por komunikado. Antauxe korespondado estis grava agado kaj kunveno post longa jaro estis vere fervoriga. Nun ni povas sidi hejme kaj per interreto komuniki kaj kvazaux partopreni multajn eventojn. Nuntempe graveco de organizo nepre malpliigxis, sed sen organizo estus komplike rilati kun eksteresperantuja mondo. Ni estas pli serioze akceptitaj, se ni ne estas nur simple samhobia amikaro, sed registrita organizo kun statuto. Petante subvencion, ne estas imagebla, se ni ne havus oficialan konton.Do, se ni volas esti egalaj kun aliaj multnombraj neprofitdonaj organizoj, ni devas estimi la "ludregulojn". Kvankam kelkfoje nia malgranda membronombro surprizas aliajn, ni havas noblan celon kaj neniu povas nei tion.